Professional Documents
Culture Documents
Arkivo
Arkivo (ankaŭ: arĥivo) estas loko, kie oni konservas dokumentojn de
oficejo aŭ organizaĵo. Tiel nomata labora arkivo enhavas dokumentojn
ankoraŭ uzatajn. Aliajn dokumentojn oni, post proceduro de selektado,
transdonas al historia arkivo. Pri arkivo okupiĝas arkivisto kaj la scienco
koncernata de tiu agado estas Arkiviko.
Ĉiu lando havas aŭ havu nacian arkivon. Grandaj kaj konataj naciaj
arkivoj estas ekzemple Archives Nationales de Francio, Deutsches
Bundesarchiv de Germanio kaj National Archives de Usono. Leĝoj
reguligas kio estas konservenda. Fama estas cetere la sekreta vatikana
arĥivo. Krom ŝtataj kaj ekleziaj arkivoj ekzistas, trie, privataj arkivoj.
Esperanto
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-arkivo.
Gravaj arkivoj por materialoj, kiuj temas pri la historio de Esperanto estas
la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en
Ĉaŭdefono, Esperantomuseum en Vieno kaj la Arkivo de UEA ĉe la Arkivejo en la Palaco de
Asurbanipal
Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo.
Aliaj arkivoj
Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo
Ĝenerala Arkivo de Simanko
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arkivo&oldid=6232573"
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj
aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Arkivo 1/1